PREZENTADO

Nia unuiĝo agadas en Hungario, el la volo de la ĉi tieaj loĝantoj de la jaro 1995, en la praa vilaĝo Szőny, urboparto de Komárom, tiu urbo kiu estas duonigita de Danubo kaj landlimo.

Image suprenflugu kun ni, kaj el inter la nuboj faru rigardon al la, por ni tre kara, grandvilaĝo. Sur la ĉeflandvojo kondukata paralele kun la Danubo iam mar ŝis la legianoj de la Romia Imperio, poste dum jarcentoj kuris la poŝtĉaroj inter Vieno kaj Buda, ŝanĝade tie ĉevalojn ĉe la ĉi tiea poŝtĉara stacio.

Ankaŭ hodiaŭ trafikas multaj al ni, kaj eble tiuj ankaŭ haltas en Komárom, en Szőny, ja la vojaĝanto ekveturante el Vieno al Budapeŝto, kiam alvenas ĉi tien, jam trapasis la du trionan parton de la distanco.

MAPO

La Danubo, ĉe ni, ĉirkaŭbrakumas insuletojn, kaj la mallarĝaj brakoj de rivero estas paradizo de fiŝkaptistoj. La iama kastelo Zichy kaj poste Gyürki, hodiaŭ funkcias kiel hospitalo, en ties ĝardeno donas ombron la centjaraj arboj por la resaniĝi volaj homoj. La olda grenejo morne gardas la trafikon de la n-ro 1-a ĉeflandvojo.

Lante - lante ni forsalutos. Ni dankas vian interesiĝon, bonvolu rigardi nin ankaŭ estonte! La unuiĝo elkore atendas la Karajn Legantonjn de ĉi tiuj linioj, ne nur virtuale viziti nin. Se vi vizitos nin, aŭ skribos leteron per ret-poŝto, aŭ telefonos, ni rakontos pri niaj planoj grandiozaj. Ni povas diskuti pri uzada kaj trakonstrua plano de domo, konstruita en 1747 jaro, originale funkcianta ĝi kiel stalo por la ĉevaloj de la poŝtĉara stacio, havanta tio 800 m2 grandecon. Ni povas ankaŭ diskuti pri la subĉiela scenejo konstruota el ŝtonoj de Brigetio kaj el kalktufaj ŝtonoj muelitaj en Dunaalmás, sur tiu loko de la najbara domo juĝita tio por ruinigo. Ni havas planojn multajn, kaj sperte la forton de la unuiĝo, kunagado, ni esperas la konkretiĝon de la planoj.

Ni esperas, ke ni povis konvinki Vin, pri la funkciado vigla de nia civila organizaĵo: Kultura Unuiĝo de Szőny, en la bela urboparto de Komárom.

Ĝis revido!