|
BRIGETIO

La nomo Brigetio /pr. brigecio/ estas vaste
konata inter la arkeologoj provincaj kaj inter la scienculoj okupiĝantaj pri la
antikva historio. Brigetio estis antikva urbo, situinta kie la hodiaŭa Szőny /pr.
soenj/ urboparto de Komárom, havanta ĝi abunde altnivelajn trovaĵojn,
skulptitajn kaj epigrafitajn ŝtonmemoraĵojn.Krom Carnuntum (hod.: Bad-Deutsch Altenburg – Petronell, Aŭstrio),
Vindobona (hod.: Vieno) kaj Aquincum (hod.: Budapest-Óbuda)Brigetio estis la posteno de la legio I.
Adiutrix el inter la 4 legioj postenadaj en la provinco Panonio, de la unua
jarcento p.k. ĝis la fino de la regado de romianoj.
Post la okupo de Panonia-provinco en la 1-a
jarcento p.k., sur la teritorio okupita de la azulus-gento, Brigetio fariĝis ĉe
la bordo de Danubo. Unue estis farata tiu soldatejo konstruita elligno-tero. Ĉi tion ŝanĝis p.k. je la
jarcentŝanĝo 1-2-a, la kazerno de la ĉi tien lokigita legio I. Adiutrix,
ĉirkaŭita tio almenaŭ per 540 x 430m granda duobla kavfosaĵo. Sur la alia bordo
de Danubo oni konstruis t.n. kontraŭ-fortreson nomita ĝi Celamantia (hod.:
Iza-Leányvár, Slovakio). La devo de fortresoj kaj soldatoj estis observi la
kvadgento-loĝantojn en la barbarujo, kaj defendi la trapasadojn militajn kaj
komercajn.
La kanzono de Brigetio havis kontakton kun
la aliaj legio-kanzonoj, defendantaj tiuj la limon de Panonio, kaj kun la
enprovincaj kolonioj pere la vasta vojreto. Mem la vojo „limes” (hod.: n-ro 1-a
ĉeflandvojo) trakondukis tra la koloniopartojn de Brigetio.
Kiel ĉie en la Romia Imperio, ankaŭ
Brigetion ĉirkaŭis kolonio urbeska sen urborango, lokita tio kun la manfaristoj
kaj metiistoj servantaj la soldatojn, kaj kun la familianoj de soldatoj. Tiu
„canabae legionis” proksimume situissub la orienta parto de la nuna Szőny, nomata tio Molaj. La disvastiĝo
de la „canabae” estas sufiĉe precize ĉirkaŭlimigebla. Dum la arkeologaj laboroj
el la iama romia kolonioparto estas elfositaj loĝdomoj kun riĉe pentritaj muroj
kaj kun plankhejtiloj. En la okcidenta parto de „canabae” verŝajne estis
sanktejcentro. Ĉi tie en la fino de deknaŭa jarcento kaj en la 50-aj jaroj de
la pasinta jarcento estis elfosataj sanktejoj aludaj pri orientaj dioj, ekz.
kultejo de „Jupiter Dolichenus” kaj „Mithras” dioj.
Oriente de la „canabae” troveblas pliaj
malfru-romiaj tombejoj. En la ŝtonkolektejo de muzeo Klapka György (Komárom,
Fortreso Igmánd) la plej multaj videblaj sarkofagoj estas trovitajĉi tie. La plej freŝaj (en 1998 tri
sarkofagoj kun riĉaj apartaĵoj, en 1999 de ĉi tiuj pli okcidente trovitaj ŝton-
kaj brikoĉerkoj) estas ekspoziciataj en la ĉefejo de muzeo (Komárom, Kelemen
László u. 22). Ĉiu tombejo devenas el la 4-a jarcento.

Okcidente
de la legio-kanzono situis la amfiteatro, kies restaĵoj estis videblaj sufiĉe
bone en la 18-a jarcento laŭ la priskribo de anglaj vojaĝantoj R. Pococke kaj
J. Milles.El al priskriboj estas
konata akvokondukilo supertera, kiutransportis akvon el la direkto Tata en Brigetion.
De la legio-kanzono okcidente situis 2 km-e
la civitana kolonio, kiu en la jaro 214 ricevis municipian kaj poste ne longe
la kolonian urborangon.Laŭ la spertoj
de arkeologaj laboroj, kiuj okazas ekde 1992, kaj en la sola neenkonstruita
parto - foirplaco, kaj en la enkonstruita parto de civitana urbo, estis ĉi tie
loĝdomoj riĉe ornamitaj kun murpentraĵoj, kiuj loĝdomoj situis en la ambaŭ
flanko de la limvojo:norde en unu
vico, sudeen multaj vicoj.En la foirplaco estas elfosita 3m larĝa
strato kovrita ĝi kun grandaj ŝtonplatoj, kiu strato certigis la trapaseblon
inter la domoj. En ties orienta flanko estis loĝdomoj, kaj en la okcidenta
flanko estisbakejo kaj verŝajne aliaj
vendejoj. La objektoj trovitaj en la fiorplaco, kaj la murpentraĵoj estas
videblaj ankaŭ en la ĉefejo de muzeo.

Laŭ niaj nunaj konoj en la epoko
malfru-romia, la romianoj forlasis la teritorion de „canabae legionis”: la tiel
malokupiĝa parto de tiam servis kiel tombarejo. Laŭ la elfosadoj, la civitanan
urbon ties loĝantoj forlasis en la mezo de 3-a jarcento p.k. La domĉambrojn ili
malplenigis zorge kaj la neuzitaj domoj foje ruiniĝis.
La murojn kaj defendilarojn oni rekonstruis
ankoraŭfoje en la kadro de la lasta grandaDanub-regiona limfortigado, dum la erao cezaro Valentinianus la I-a.
Ankaŭ al la nomo de tiu cezaro estas ligita la lasta mencio de nomo Brigetio,
en la antikliteraturo latinlingva: Amminaus Marcellinus priskribis en sia
historia verkaĵo, ke en la kazerno de Brigetio mortis cezaro Valentinianus la
I-a, en 375 p.k.
|